Pri Kva! Kvak!

Papere:
Kva! Kvak! (aux karesnome simple la Kvako) estas la novajxletero (aux simile) de La Ranetoj. Ricevas gxin pagintaj membroj kaj aliaj individuoj, kiujn iamaniere tusxas la raneta aktivado. En gxi aperas informoj unuavice pri la lokoj de la cxiumonataj kunvenoj, sed nature ankaux pri aliaj aktualaj aktivecoj de la societo. Ne malofte enestas krome plej diversaspekta materialo eduka aux distra.

Rete:
La interreta Kvako (retletera kaj TTT-a versioj) estas unuflanke alternativaj kanaloj por distribui la enhavon de la papera Kva! Kvak!. Sed aliflanke la enhavoj de la diversaj versioj antauxvideble ne povas kaj ecx ne devus cxiam esti centprocente la sama. En malvaste cirkulanta paperfolio ekzemple eblas publikigi ilustrajxojn, kiuj pro kopirajtaj kialoj ne estas uzeblaj en la interreto. Aliflanke la malaltaj kostoj de reta distribuo forigas la spacajn limigojn kaj permesas pli ampleksan enhavon, por ne paroli pri gxishora aktualeco.

Tiuj cirkonstancoj respeguligxos en la aspekto de la TTT-a Kvako, kiu ja cetere servos ankaux kiel gxenerala retejo de La Ranetoj.